china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksteraj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉinlingvaj amaskumunikiloj alte taksis la okazigon de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-18 11:16:09

La 17-a Tutlandan Kongreson de KPĈ alte atentis la eksteraj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj tra la tuta mondo. Ili esperas, ke Ĉinio estos pli prospera kaj floranta post la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Samtempe, eksteraj ĉinlingvaj amaskomunikiloj akurate kaj plene raportis la rilatajn mesaĝojn pri la okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

Zhuo Xuguang, prezidanto de la Asocio de Ĉinaj Komercistoj en Francio esprimis, ke li esperas, ke la nova centra estraro daŭre levos la kreivon de la tuta socio, akcelos socian akordon, pli atentos la altigon de la popola vivnivelo, klopodos antaŭenpuŝi la pacan reunuiĝon de du bordoj, plenumos la unuiĝon de la patrolando. Wu Wuhua, konstanta vicprezidanto de Chaozhou-a kunvenejo en Francio, esprimis, ke Ĉinio estas forta apogo de eksteraj elmigrintaj samlandanoj, kiuj tutkore esperas la akordan disvolviĝon de Ĉinio.

S-ino Yang Yongju, la estro de Nouvelles d'europe diris, ke gvidate de KPĈ, Ĉinio gajnis grandioza rezulton, tio estas fakto rekonita de la tuta mondo. Eksteraj ĉindevenuloj tutkore deziras ke Ĉinio havu pli bonan disvolviĝon.

En la lastaj tagoj, diversaj elmigrintaj ĵurnaloj en Sudafriko varme bonvenigis la okazigon de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj deziras plenan sukceson de ĝi.

En la lastaj 2 tagoj post la okazigo de la 17-a Kongreso de KPĈ, ĉinlingvaj amaskomunikiloj tra la tuta mondo faris daŭrajn kaj plenajn raportojn. China Press prezentis specialan raporton. La ĵurnalo faris komenton en la 16-a de ĉi-monato, ke la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ esprimis la aktivecon kaj vivecon de reganta partio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040