china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gratuloj el fremdlandaj amikaj partioj kaj organizoj
(GMT+08:00) 2007-10-18 20:02:17

De lastaj tagoj amikaj partioj kaj organizoj de iuj landoj kaj iliaj gvidantoj telegrame aŭ letere gratulas okazigon de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

En la gratula letero, iraka prezidento kaj gvidanto de la iraka Kurda Patriota Unio, Jalal Al-Talabani, diris, ke KPĈ ludis elstaran kaj historian rolon gvidante la grandan ĉinan popolon en la batalo por akiri liberiĝon, ŝtatan reunuiĝon kaj civilizacion kaj ankaŭ faris grandan kontribuon por efektivigi mondan pacon, pacan kunekziston kaj sinceran kunlaboron inter diversaj popoloj de la mondo.

Navichandra Ramgoolam, gvidanto de la maŭricia Laborista Partio kaj ĉefministro, diris en sia gratula letero, ke KPĈ certe akiros pli brilan atingon sur la vojo al la harmonia socio kaj modernigo.

Chea Sim, prezidanto de la kamboĝa Popola Partio kaj prezidanto de la kamboĝa Ĉambro de Reprezentantoj, diris en la gratula letero, ke la 17-a Tutlanda Kongreso pasigos novan agadan programon kun grava signifo, tio antaŭenpuŝos Ĉinion al pli prospera kaj potenca estonteco.

La Komunista Partio de Francio esprimas sinceran saluton al KPĈ kaj deziras plenan sukceson al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

En la gratula letero la Centra Komitato de la Komunista Partio de Japanio esprimis elkoran gratulon al KPĈ pro okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso. La letero diras, ke pliprofundigo de la rilatoj inter la du partioj faros kontribuon al disvolvo de la amikaj rilatoj inter dulandaj popoloj kaj ankaŭ al la paco de Azio kaj la mondo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040