china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amaskomunikiloj priatentas 17-an Tutlandan Kongreson de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-19 21:02:02
De la lastaj tagoj en la ĉina ĉeftero gravaj enhavoj de ĵurnaloj ĉiam temas pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. La ŝanhaja ĵurnalo Wenhui Bao komentis, ke en la kongreso la temo pri la vivteno de popolanoj estas senprocedence atentata. Tiu ĉi fono surbaziĝas de la tutkora servado de KPĈ al la popolo. La jurnalo Ĉina Junularo rimarkigis en sia artikolo, ke raporto de la kongreso eksplikas per tre granda spaco la disvolvon de la ĉina demokratia politiko, tio evidente bildigas la tendencon de la ĉina demokratia politiko.

Ankaŭ fremdlandaj amaskomunikiloj multe atentas la kongreson. Akceptante intervjuon de Ĉina Radio Internacia, sinjorino Bouapha Udomsouk, direktoro de internacia sekcio de la laosa ŝtata novaĵ-atengejo, diris, ke laosaj amaskomunikiloj tre atentas la kongreson, kaj la plej atentata temo estas direkto de la ĉina estonteca disvolvo, precipe tiu de la ĉina karaktera socialismo.

La korearespublika novaĵ-agentejo Youhap, la ĵurnalo Chosun Ilbo kaj aliaj ĉefaj amaskomunikiloj faris multajn raportojn pri la kongreso. Ili aperte atentas novajn esprimojn kaj ŝlosilajn vortojn menciitajn en la raporto.

La bulgaraj ĵurnaloj Der Standard, Duma, kaj 24 Chasa, raportis per granda spaco kaj bildoj koncernajn novaĵojn de la kongreso. Oni plej multe atentas la enhavojn de la raporto pri batalo kontraŭ korupto, redukto de la distanco inter riĉo kaj malriĉo kaj konstruado de harmonia socio.

Italaj ĉinlingvaj maskomunikiloj kompakte atentas la kongreson. Oni opinias, ke la kongreso estas grava evento en la politika vivo de Ĉinio kaj naskos profundan influon al la estonteco, kaj Ĉinio disvolviĝos sur la sana kaj harmonia vojo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040