china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Parto de vicprezidantoj de Konstanta Komitato de ĉina Tutlanda Popola Kongreso partoprenis diskuton de delegacioj
(GMT+08:00) 2007-10-20 14:45:53

Depost la inaŭguriĝo de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, reprezentantoj por la kongreso kaj vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, Simayi Aimaiti, Gu Xiulian, Redi kaj Wuyunqimuge, respektive partoprenis diskuton de iuj delegacioj. Ili alte taksis raporton al la kongreso.

Simayi Aimaiti partoprenis diskuton de la delegacio de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Li diris, ke raporto al la kongreso plene montras la maturecon de la gvidantaro de la Centra Komitato de KPĈ en politiko, ideologio kaj teorio kaj la kompetentecon de la Centra Komitato en la regado.

Partoprenante diskuton de la delegacio de la provinco Guizhou, Gu Xiulian diris, ke raporto al la kongreso elmetis serion da gravaj novaj konceptoj, resumoj kaj rimedoj, tio signas, ke marksismo grave progresis en la ĉina praktiko.

Partoprenante diskuton de la delegacio de Tibeta Aŭtonoma Regiono, Redi diris, ke raporto al la kongreso koncentras saĝecon de la partio, spegulas volon de la partio kaj montras la popolan deziron.

Wuyunqimuge partoprenis diskuton de la delegacio de la provinco Heilongjiang. Ŝi diris, ke raporto al la kongreso konformas al la popola volo kaj postulo de konstruado de socialismo kun ĉina trajto.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040