china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj diversrondaj personoj alte atentas pri 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-20 16:27:49
La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, okazanta en Pekino, vekis altan atenton de transmaraj diversrondaj personoj. Antaŭ nelonge raportistoj de Ĉina Radio Internacia en Korea Respubliko, Hindio, Pollando, Francio kaj Usono respektive intervjuis erudiciulojn, personojn el la ekonomia rondo kaj respondeculojn de amaskomunikiloj de tiuj ĉi landoj. Ili ĝenerale opinias, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ne nur rilatas al la nuna situacio kaj la estonteca disvolvo de Ĉinio, sed ankaŭ naskos gravan influon al la mondo. Bonvolu aŭskulti detalan raporton de nia raportisto.

Kiel najbaro kaj grava komerca partnero de Ĉinio, Korea Respubliko montris apartan atenton al tiu ĉi grava evento en la ĉina politika vivo. Kim Heungkyu, doktoro pri politiko, el Instituto pri Diplomatio kaj Sekureco sub la korearespublika Ministerio pri Diplomatio kaj Komerco, diris: "De la jaro 2004 Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Korea Respubliko, kaj laŭ mi tiu ĉi tendenco daŭros plu. Ĝuste pro tio la publiko, registaro kaj specialistoj de Korea Respubliko ĝenerale atentas pri la ĉina politika tendenco."

Kim Heungkyu diris ankaŭ, ke Korea Respubliko esperas pli bone koni Ĉinion pere de iuj gravaj eksplikoj, faritaj de Hu Jintao en la raporto al la kongreso, por pli bone disvolvi la rilatojn kun Ĉinio.

Doktoro Srikanth Kondapalli estas vicprofesoro de Orient-Azia Esplorcentro de la Instituto pri Internaciaj Problemoj sub la hinda universitato Jawaharlal Nehru. Li rimarkigis, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas priatentata de diversaj rondoj de Hindio, precipe de la elito, el kiu multaj zorge legas raporton de la kongreso. Li opinias, ke la raporto de Hu Jintao emfzas jenajn kampojn: "Unue, la scienca koncepto pri disvolvo; due, la harmonia socio kaj harmonia mondo; kaj trie, la demokratio en la partio. Mi rimarkis, ke Hu Jintao menciis demokration almenaŭ 60-foje en sia parolo. Ĉio ĉi montris la taskon, kiun KPĈ plenumos en la venontaj 5 jaroj. En la parolo li menciis la baton al korupto, konstruadon de socialismo kun ĉina trajto kaj aliajn problemojn."

Gregg A. Brazinsky, asistanta profesoro de la Instituto pri Internaciaj Rilatoj sub la usona universitato George Washington, diris, ke en la pasintaj dekoj da jaroj la ĉina ekonomio rapide disvolviĝis kaj la ĉina influo multe fortiĝis, tial pro diversaj kaŭzoj la usona socio montris grandan atenton al la kongreso. Li diris: "Multaj usonaj investantoj tre priatentas Ĉinion. Ili atentas ĉefe pri tio, ĉu Ĉinio stimulos aŭ malvarmigos la bilomerkaton per nova politiko. Kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri geopolitiko, atentas pri tendenco de la ĉina diplomatia politiko."

La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas ankaŭ varma temo de diverslandaj amaskomunikiloj. La franca ĵurnalo Ouzhou Shibao estas la plej prestiĝa ĉinlingva mediato en Eŭropo. Ĝi raportis la kongreson per senprecedenca forto. Akceptante intervjuon, Zhang Xiaobei, la plenuma direktoro de tiu ĉi ĵurnalo, diris, ke ili sentis, ke la kongreso ne nur estas grava evento en la ĉina politika vivo, sed ankaŭ rilatas al la ĉina disvolvo en la estonteco.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040