china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amaskomunikiloj enfokusiĝis al 17-a Tutlanda Kongreso
(GMT+08:00) 2007-10-20 20:22:01

De la lastaj tagoj multaj en- kaj eksterlandaj gravaj amaskomunikiloj alte atentas pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

La 20-an de oktobro gravaj enhavoj de ĉinaj diverslokaj ĉefaj amaskomunikiloj ankoraŭ temas pri la kongreso. La ĵurnalo Jingji Ribao raportis, ke raporto al la kongreso elmetis la alvokon rapide disvolvi la socian aferon kaj ĉiuflanke plibonigi la popolan vivon, tio vidigas belan estontecon de la socialisma afero. La ĵurnalo Guangming Ribao raportis, ke la ekspliko pri kulturo en la raporto al la kongreso aŭguras la prosperan periodon de la ĉina kultura disvolvo, kaj popolanoj ĝuos kulturajn fruktojn.

Ankaŭ eksterlandaj amaskomunikiloj faris raportojn pri novaĵoj de la kongreso. Japanaj plej influhavaj ĵurnaloj Asahi Shimbun, Yomiuri kaj aliaj faris en la lastaj tagoj plenajn raportojn. La ĵurnalo Asahi Shimbun diras en sia artikolo, ke raporto, farita de Hu Jintao al la kongreso, menciis, ke la ĉina ekonomia kresko pagis tro grandan koston je resursoj kaj medio, kaj rimarkigis la gravecon ŝpari resursojn kaj protekti medion. La ĵurnalo Yomiuri diris en sia raporto, ke la raporto, farita de Hu Jintao al la kongreso, havas la specialan ĉapitron "plibonigi popolan vivtenon".

Depost la inaŭguriĝo de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ vjetnamiaj ĉefaj amaskomunikiloj faris kontinuan raporton pri la kongreso kaj komenton pri raporto, farita de Hu Jintao al la kongreso. La vejtnama radio VOV diris en sia raporto, ke en la raporto Hu Jintao menciis demokration almenaŭ 60-foje, tio estas senprecedenca kaj asignas la gravan lokon de demokratio en la ĉina politika vivo.

Fama tajlanda gazeto Matichon Weekly aperigis antaŭ nelonge la artikolon pri la kongreso. Ĝi komentas, ke la kongreso estas atentata de la mondo pro tio, ke tio, kio okazas en Ĉinio, influas ne nur Ĉinion, sed ankaŭ la tutan mondon. La artikolo opinias, ke la nuna Ĉinio portas sur sin devojn kaj respondecojn tiel multajn, ke la ĉina ŝanĝiĝo neeviteble naskas gravan signifon al la mondo.

Antaŭ nelonge, Masood Sarttar, raportisto de la pakistana oficiala novaĵ-agentejo APP en Pekino, akceptis intervjuon de Ĉina Radio Internacia. Li diris, ke de la raporto, farita de Hu Jintao al la kongreso, oni povas rimarki tion, ke KPĈ prave rigardas la atingojn, akiritajn en la ekonomia kaj socia evoluo kaj samtempe klare konscias la ekzistantajn problemojn kaj alfrontatajn defiojn.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040