china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gratuloj el fremdlandaj partioj kaj organizoj
(GMT+08:00) 2007-10-20 21:05:41

Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, iuj fremdlandaj partioj, organizoj kaj politikistoj sendis telegramon aŭ leteron por gratulo.

Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Liberiga Organizo kaj prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, diris en la gratula letero, ke li esperas plifortigi la amikan kunlaboron inter la du flankoj kaj elkore deziras, ke KPĈ daŭre antaŭeniru por realigi sian grandiozan celon.

Ferenc Gyurcsany, prezidanto de la hungara Socialista Partio kaj ĉefministro, diris en la gratula letero, ke en la lastaj jaroj la kunlaboro inter la du landoj en multaj kampoj evidente disvolviĝis, kaj la hungara Laborista Partio klopodos plu por disvolvi la rilatojn inter la du landoj.

Mark Vaile, gvidanto de la aŭstralia Nacia Partio kaj vicĉefministro, diris en la gratula letero, ke li esprimas la plej elkoran bondeziron al la kongreso; Aŭstaralio atentas la rilatojn kun KPĈ kaj priatendas senĉesan disvolviĝon de la rilatoj inter la du partioj.

Guido Westerwelle, prezidanto de la germana Liber-Demokratia Partio, diris en la gratula letero, ke Germanio kaj Eŭropo ĉiam kun granda intereso atentas pri Ĉinio kaj la intereso pliiĝas tago post tago pro la olimpikoj okazontaj venontajare en Pekino.

Francisco Frutos, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hispanio, diris en la gratula letero, ke atingoj akiritaj de KPĈ alportas la esperon por konstrui pli belan mondon.

Sekou Konate, ĝenerala sekretario de la gvinea Partio por Unueco kaj Progreso, diris en la gratula letero, ke la Politika Buroo de la Partio por Unueco kaj Progreso atentas pri la kongreso kaj priatendas, ke la kongreso faru efektivan decidon por plifortigi la amikajn reciprokutilajn rilatojn inter la du landoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040