La 20-an de oktobro en Pekino, sinjoro Yu Youjun, ĉina vicministro pri kulturo, diris, ke la ĉina registaro planas ĉiujare asigni 4 miliardojn da juanoj por subteni konstruadon de kulturaj stacioj en kamparo de la okcidenta landparto.
Tion sinjoro Yu Youjun diris tiutage akceptante intervjuon de raportistoj en la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke laŭ projekto, en la venontaj 4 aŭ 5 jaroj Ĉinio konstruos kaj kompletigos bazajn instalaĵojn de la kultura servo en la tuta lando, precipe en la kampara regiono. |