La 20-an de oktobro en Pekino, sinjorino Zhao Shi, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Administracio pri Radio, Filmo kaj Televido, diris, ke Ĉinio esperas vastigi internaciajn interfluon kaj kunlaboron en la industrio de movbildo filmo (animacio).
Tion ŝi diris akceptante intervjuon de raportistoj en la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ŝi diris, ke Ĉinio instigas ĉinajn entreprenojn pri movbilda filmo fari kunlaboron kun fremdlandaj entreprenoj kaj esperas vastigi akademiajn interfluon kaj kunlaboron per okazigo de internacia festivalo de karikaturo kaj movbilda filmo. |