La 20-an de oktobro en Pekino, sinjoro Yuan Guiren, ĉina vicministro pri edukado, diris, ke depost la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro klopodas akceli la egalrajtecon en la edukado per pluraj rimedoj por solvi la problemon pri edukado de infanoj de elkampraj laboruloj en urboj.
Tiutage sinjoro Yuan Guiren akceptis intervjuon de raportistoj en la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Respondante demandon de nia raportisto, li diris, ke en la pasintaj 5 jaroj Ĉinio konstruis aŭ rekonstruis lernejojn en diversaj lokoj por liveri edukon al infanoj de elkamparaj laboruloj en urboj, kaj diverslokaj registaroj asignis specialajn monrimedojn por ke pli da infanoj akceptu edukon; krome, Ĉinio fondis tutlandan specialan laborgrupon por akorde solvi la problemon pri deviga edukado de infanoj de elkamparaj laboruloj en urboj. |