china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ triumfe fermiĝis
(GMT+08:00) 2007-10-21 17:11:30

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fermiĝis fininte diversajn taskojn la 21-an de oktobro en Pekino. La kongreso elektis la novan Centran Komitaton de KPĈ kaj la Disciplino-Kontrolan Komitaton sub la Centra Komitato de KPĈ, pasigis la rezoluciojn pri la raporto de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, pri la laborraporto de la Disciplino-Kontrola Komitato kaj pri la amendo de la Partia Statuto. En la kongreso oni unuanime konsentis skribi en la Partian Statuton la sciencan koncepton pri evoluigo.

Pli ol 2 200 reprezentantoj, ĉeestantaj al la ferma kunveno, elektis per sekreta baloto 204 membrojn kaj 167 alternajn membrojn, kiuj konsistigas la novan Centran Komitaton de KPĈ, kaj 127 membrojn de la nova Disciplino-Kontrola Komitato sub la Centra Komitato de KPĈ.

La kongreso sankciis per la rezolucio la raporton, faritan de Hu Jintao nome de la 16-a Centra Komitato. La raporto science respondis gravajn demandojn, kiujn la partio alfrontas en la ŝlosila periodo de la dislvolvo de la partio, kaj faris ampleksajn aranĝojn por antaŭenpuŝi plu la reformadon kaj malfermon, modernigon de la socialisma socio kaj plenampleksan konstruadon de la bonhava socio, kaj elmetis konkretan postulon al la granda projekto de la nova konstruado de la partio kun nova spirito de la reformado kaj kreado.

La rezolucio diras, ke la raporto estas la politika manifesto kaj agada programo de KPĈ, kiu kondukas diversnaciecajn popolanojn persisti sur la vojo de la socialismo kun ĉina trajto kaj disvolvi plu la socialismon sur la nova historia startpunkto, kaj ankaŭ la programa dokumento de marksismo. La kongreso alte taksis la laborojn, faritajn de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, opiniante, ke ĉiuj gravaj decidoj faritaj de la Centra Komitato estas ĝustaj. La rezolucio emfazas, ke oni devas senŝanceliĝe efektivigi la alte aŭtonoman orientilon "unu lando kun du socisistemoj", "administrado de Hongkong fare de hongkong-anoj", "administrado de Amen fare de aomen-anoj", por akceli longdaŭran prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Aomen; kaj rezolute oponi separatisman aktivadon pri "taiwan-a sendependigo" por protekti ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon; sekvi sendependan kaj memstaran diplomatian politikon kaj antaŭenpuŝi konstruadon de longdaŭre paca, kune prospera kaj harmonia mondo.

Tiutage la kongreso pasigis ankaŭ la rezolucion pri la amendo de la Partia Statuto. La rezolucio decidis enigi en la novan Partian Statuton "popol-orientiĝon kaj la sciencan koncepton pri ampleksa akordigebla kaj daŭrigebla disvolvo".

La scienca koncepto pri evoluigo estas daŭrigo kaj disvolviĝo de la grava penso de tri-generaciaj gvidantoj de la partio pri la evoluo, koncentra enkorpiĝo de la mondkoncepto kaj metodologio de marksimo pri evoluo, grava orientilo por la ĉina ekonomi-socia disvolvo kaj grava strategia penso, nepre efektivigata de Ĉinio por disvolvi la socialismon kun ĉina trajto.

En la ferma kunveno Hu Jnitao faris gravan parolon en varma aplaŭdo. Li diris: "La kongreso elmetis fundamentan postulon por profunde efektivigi la sciencan koncepton pri evoluigo, difinis novajn postulojn por konstruado de la bonhava socio kaj montris la direkton antaŭenpuŝi aferojn de la partio kaj la ŝtato."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040