La 22-an de oktobro, ĉina ĵurnalo "Renmin Ribao" publikigos ĉefartikolon por celebri triumfan fermon de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en la antaŭtagmezo de la 21-a de oktobro.
La ĉefartikolo diras, ke la 17-a Tutlanda Kongreso estas tre grava kongreso, kiu okazis en la ŝlosila periodo de la ĉina reformado kaj malfermo. La ĉefartikolo montras, ke raporto, farita de Hu Jintao, faris ĉiuflankan aranĝon pri daŭra akcelado de reformado, malfemro kaj socialisma moderna konstruado, realigo de la granda celo de ĉiuflanka konstruado de bonstata socio, la raporto estas politika deklaracio de ĉinaj kompartianoj al modernigo, al la mondo kaj al la estonteco. |