china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gratuloj el fremdlandaj partioj, organizoj kaj amikaj personoj al 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-21 21:31:00

Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio iuj fremdlandaj partioj, organizo kaj amikaj personoj sendis gratulajn mesaĝojn al Ĉinio.

Demetris Charistofias, ĝenerala sekretario de la centra komitato de la cipra Progresema Partio de la Labora Popolo, cipra parlamenta prezidanto, diris en sia gratula mesaĝo, ke KPĈ havas spertojn el la regado dum dekoj da jaroj, kaj ili estas vaste uzataj de partiaj gvidantoj kaj membroj en konstruado de la lando.

Ismail Alaoui, ĝenerala sekretario de la maroka Partio de Progreso kaj Socialismo, diris en sia gratula mesaĝo, ke la kongreso estas la nova mejloŝtono sur la vojo, laŭ kiu KPĈ klopodas konstrui la socialismon kun ĉina trajto, praktikante reformadon kaj malfermon kaj kombinante socialisman fundamentan principon kun la ĉina realo kaj epoka trajto.

Blade Nzimande, ĝenerala sekretario de la sud-afrika Komunista Partio, diris en la mesaĝo, ke okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ havas profundan historian signifon, kaj okaze de tiu ĉi grava momento, la sud-afrika Komunista Partio esprimas varman gratulon al KPĈ; la kongreso verkos plu novan revolucian ĉapitron kaj faros novan gravan aranĝon por la ĉina evoluo.

Jacopo Venier, internacia sekretario de la Partio de Italaj Komunistoj, diris en la mesaĝo, ke kreivaj klopodoj, faritaj de Ĉinio por ŝanĝi la politikan kaj ekonomian strukturon de la mondo, havas pozitivan signifon por homoj kredantaj la pacon kaj justecon de la mondo.

David Kirkitadze, ĝenerala sekretario de la kartvela Unueca Nacia Movado, diris en sia mesaĝo: "Mi elkore deziras kaj sincere esperas, ke KPĈ sukcese plenumu ĉiujn taskojn, difinitajn en la kongreso. La amikaj rilatoj inter la du partioj sendube akcelos la amikecon kaj kunlaboron inter la du landoj.

Carlos Lupi, prezidanto de la brazila Demokratia Laborista Partio, diris en la mesaĝo, ke diversaj rezolucioj, pasigitaj en la kongreso, naskos profundan influon al Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj la nove elektita gvidantaro de la partio komandos plu la ĉinan popolon al la socialismo kun ĉina trajto.

Aldo Rebelo, vicprezidanto de la Komunista Partio de Brazilo kaj parlamenta eksprezidanto, diris en la mesaĝo, ke sub la gvidado de KPĈ la ĉina popolo konstruas sian propran landon unueca kaj evoluinta, kaj la potenca Ĉinio estas tre grava por la konstruado de la justeca, ekvilibra kaj paca mondo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040