china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amaskomunikiloj atentas pri 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-21 22:05:51

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komuista Partio de Ĉinio finiĝis la 21-an de oktobro en Pekino post la daŭro en 7 tagoj. De la lastaj tagoj multaj gravaj en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj montras altan atenton al la kongreso.

La 21-an de oktobro en Ĉinio gravaj enhavoj de diverslokaj ĉefaj amaskomunikiloj ankoraŭ temas pri la kongreso. La ĵurnalo Renmin Ribao raportis opiniojn de diverslokaj popol-amasoj pri la kongreso. La artikolo diras, ke diverslokaj popol-amasoj diris, ke raporto de la kongreso alvokas konstrui socialisman harmonian socion, tio spegulas senlacan klopodon de KPĈ en la nova stadio de la nova jarcento kaj esperon, deziron de la ĉina popolo.

La hongkong-a ĵurnalo South China Moring Post rimarkigis, ke farante raporton en la kongreso Hu Jintao havis tre memfidan paroltonon. La novaĵ-agentejo Reuters komentis, ke sur la internacia scenejo Ĉinio estas pli kaj pli memfida. La brita ĵurnalo Financial Times diris, ke la Pekinaj Olimpikoj promesas kontentigi la tutan mondon.

La usona gazeto Times komentis, ke spertinte humiligon kaj invadon de fremdlandoj, militon kaj tre terurajn eventojn en ĉirkaŭ cent jaroj, la ĉina popolo estas preta por brakumi revon, la grandan repotenciĝon de Ĉinio, tio estas la profunda historia fono de la pli kaj pli memfida ĉina popolo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040