china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj amaskomunikiloj alte atentas pri fermiĝo de 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-22 09:30:56
La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio triumfe fermiĝis la 21-an de oktobro en Pekino. Mondaj ĉefaj amaskomunikiloj akurate raportis novaĵon pri fermiĝo de la kongreso kaj donis altan atenton al elektitaj Centra Komitato de KPĈ kaj Disciplino-Ekzamena Komitato sub la Centra Komitato de KPĈ kaj la pasigita rezolucio pri la Partia Statuto (skizo).

La japanaj novaĵ-agentejo Jiji kaj Kyodo opinias, ke skribi la koncepton pri scienca disvolvo en la Partian Statuton manifestas tion, ke Ĉinio atentas la popolan vivtenon kaj klopodas konstrui la harmonian socion, efektivigi daŭrigeblan ekonomian disvolvon, redukti la distancon inter riĉaj kaj malriĉaj loĝantoj, protekti medion kaj plibonigi la popolan vivtenon. La korearespublika novaĵ-agentejo Yonhap diris en la raporto, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ pasigis la rezolucion pri enskribo de la koncepto pri scienca disvolvo en la Partian Statuton, tio estas la mejloŝtono en la historio de KPĈ.

Novaĵ-agentejoj de Usono, Britio kaj Francio rapide faris raportojn pri naskiĝo de la nova Centra Komitato de KPĈ kaj la nova Disciplino-Ekzamena Komitato sub la Centra Komitato de KPĈ kaj fermiĝo de la kongreso. La novaĵ-agentejo Reuters opinias, ke la koncepto pri scienca disvolvo celas, ke ĉinaj kamparanoj kaj laboristoj pli multe ĝuu favoron el la ekonomia disvolviĝo kaj rebonigu poluitajn aeron kaj akvon.

La 21-an de oktobro la usona ĵurnalo China Press faris per 6 paĝoj detalan raporton pri fermiĝo de la kongreso. La ĉefartikolo de tiu ĉi ĵurnalo opinias, ke raporto de la kongreso unuafoje ŝanĝis la indicon, kiu juĝas la ekonomian disvolvon, de "la ekonomia agregato" al "pokapa indico", kaj starigo de tiu ĉi indico manifestas, ke disvolvi la ekonomion ne nur por potencigi la landon, sed pli grave por riĉigi la popolon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040