china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinoj celebras la triumfan fermiĝon de 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-22 09:31:17
La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio triumfe fermiĝis en la 21-a de oktobro. La vastaj popolamasoj estas ĝojaj kaj inspirataj. Ili opinias, ke la kongreso okazis ĉe la ŝlosila periodo de la reformado kaj disvolvo de Ĉinio, ĝi certe gvidos la ĉinajn diversnaciecajn popolanojn gajni novan venkon en ĉiuflanka konstruado de la bonhaveca socio kaj skribos novan ĉapirton de la bela vivo de la popolo.

Estro de Oficejo de la strato Guangzhong de Ŝanhajo Wang Liping diris, ke la kongreso klarigas la disvolvan direkton de la ekonomio kaj socio de Ĉinio, samtempe kun tio, prezentis diversajn praktikeblajn rimedojn. La popolamasoj ege ĝojas pro tio.

Sinjoro Qiu Shaohua el la urbo Changsha de la provinco Hunan diris: "La ekspliko pri harmonia socio fare de la kongreso montras, ke la Komunista Partio de Ĉinio konsekvence zorgas la oficistojn kaj laboristojn de tiuj entreprenoj kun malfaciloj. Ni sentas en nia koro intimecon kaj varmecon."

Paŝtisto Zhang Xuezhi el la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio diris: "La kongreso proponas konstrui ekologian civilizacion, tio estas ege ĝojiga informo al la paŝtistoj. Ni ankoraŭ pli energie klopodos por protekti kaj konstrui niajn hejmojn kaj skribi novan ĉapitron de bela vivo."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040