La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fermiĝis kun plena sukceso la 21-an de oktobro en Pekino. La 22-an, hongkong-aj gravaj ĵurnaloj aperigis komentojn pri la kongreso. Ili rimarkigis, ke gravaj strategiaj decidoj, faritaj de la kongreso, signas novan stadion de la reformado kaj malfermo de Ĉinio kaj naskos profundan influon al la estonteca disvolvo de Ĉinio.
La hongkong-a ĵurnalo Dagong Bao komentis, ke la kongreso skribis "la koncekton pri scienca disvolvo", "harmonian socion" kaj aliajn enhavojn en la Partian Statuton, tio manifestas, ke KPĈ progresas kun la tempo en la gvidpenso, kaj evidentigas al la partia programo ĉinan trajton kaj epokan karakteron. |