La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio fermiĝis kun plena sukceso la 21-an de oktobro en Pekino. La 22-an, hongkong-aj gravaj ĵurnaloj aperigis komentojn pri la kongreso. Ili rimarkigis, ke gravaj strategiaj decidoj, faritaj de la kongreso, signas novan stadion de la reformado kaj malfermo de Ĉinio kaj naskos profundan influon al la estonteca disvolvo de Ĉinio.
La hongkong-a ĵurnalo Dagong Bao komentis, ke la kongreso skribis "la koncekton pri scienca disvolvo", "harmonian socion" kaj aliajn enhavojn en la Partian Statuton, tio manifestas, ke KPĈ progresas kun la tempo en la gvidpenso, kaj evidentigas al la partia programo ĉinan trajton kaj epokan karakteron.
La hongkong-a Komerca Ĵurnalo komentis, ke elektiĝo de membroj kaj alternaj membroj de la nova Centra Komitato de KPĈ signas, ke la gvidantaro de la Centra Komitato de KPĈ sukcese efektivigis la alternon. Membroj kaj alternaj membroj de la nova Centra Komitato estas pli junaj, pli viglaj kaj havas pli da reprezentanteco.
Aomen-a Urbana Ĵurnalo diris en sia artikolo, ke novaj ideoj, elmetitaj en la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, enkorpigas la fidon, kiun montras KPĈ ĉiuflanke antaŭpuŝante politikan, ekonomian, kulturan kaj socian konstruadon de la lando, fronte al ŝancoj kaj defioj. |