La 22-an de oktobro en Pekino okazis la 1-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj faris decidon pri konsisto de la sekretariejo de la Centra Komitato kaj pri konsisto de la Centra Militafera Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio.
Laŭ kandidatigo de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la partio, la plena sesio pasigis nombliston de membroj de la sekretariejo, kaj decidis, ke Xi Jinping, Liu Yunshan, Li Yuanchao, He Yong, Ling Jihua kaj Wang Huning servu kiel sekretarioj de la sekretariejo.
La plena sesio faris decidon ankaŭ pri konsisto de la Centra Militafera Komisiono, t.e. Hu Jintao estu prezidanto de la Centra Militafera Komisiono, kaj Guo Boxiong kaj Xu Caihou estu ĝiaj vicprezidantoj.
|