Antaŭ nelonge, akceptante paperan intervjuon de raportisto, Anatoly Tozik, belorusa ambasadoro en Ĉinio, esprimis, ke rezolucioj pasigitaj en la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio forte akcelos al Ĉinio plenumi sciencan koncepton pri evoluigo.
La kongreso estas alte atentata de diversaj landoj inkluzive de Belorusio pro senĉesa plifortigo de internacia influo de Ĉinio.
Laŭ lia konigo, belorusa prezidento Alexander Lukasenko esprimis kredon, ke sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo gajnos gravan atingon en la procezo de konstruado de socialisma harmonia socio kaj rezolucioj pasigitaj en la kongreso akcelos daŭrigeblan disvolvon de Ĉinio kaj pluapaŝan altiĝon de ĝia internacia remono.
|