Ĉina ĵurnalo "Renmin Ribao", eldonota en la 23-a de oktobro, publikigos ĉefartikolon sub la titolo "Firma Gvida Kerno de Socialisma Afero kun Ĉina Trajto". La ĉefartikolo esprimas, ke la elekta rezulto de la nova estraro de la Centra Komitato de la Komuista Partio de Ĉinio enkorpigas la volon de la partio kaj la popolo.
La ĉefartikolo diras, ke la unua plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio elektis novan estraron, Hu Jintao refoje estas elektita kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, amaso da junaj gvidantoj kun kapablo kaj politika konscio eniris en la novan Centran Komitaton kaj estraron, tio plene enkorpigas viglecon kaj vivecon de la Komunista Partio de Ĉinio. |