china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj gvidantoj kaj gvidantoj de amikaj partioj varme gratulis, ke Hu Jintao estas elektita kiel ĝenerala sekretario de CK de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-22 19:00:48

La 22-an de oktobro, gvidantoj de iuj landoj kaj gvidantoj de amikaj partioj sendis telegramojn aŭ leterojn al Hu Jintao kaj varme gratulis, ke li estas elektita kiel ĝenerala sekretario de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

En la gratula letero, en la nomo de la pakistana popolo kaj si mem pakistana prezidento Pervez Musharraf donis sinceran gratulon al triumfa fermo de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj esprimis varman graluton al Hu Jintao kaj nova estraro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

En la graluta letero, prezidanto de Moldavia Partio de Komunistoj kaj prezidento Vladimir Voronin esprimis, ke refoja elektiĝo de Hu Jintao, junigo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj nova aga programo, difinita de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio refoje montras unuiĝon de la Komunista Partio de Ĉinio pense kaj organize.

En gratula letero, prezidanto de Sud-Okcidenta Afrika Popola Organizo de Namibio Sam Nujoma esprimis, ke la refoja elektiĝo de Hu Jintao ne nur klare montris unuaniman fidon de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo al lia elstara gvida kapablo, sed ankaŭ estas plena konfirmo al lia politikoplenuma atingo.

En gratula letero, prezidanto de Panhelena Socialisma Movado kaj prezidanto de Socialisma Internacia Partio George Papandreou diris, ke granda Ĉinio fariĝas senĉese leviĝanta forto en la 21-a jarcento tago post tago.

En la gratula letero, nacia sekretariino de la Komunista Partio de Francio Marie-George Buffet deziras, ke Hu Jintao kaj la ĉina popolo akiru grandan atingon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040