china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia atentas plu pri 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-23 09:25:40

Post fermiĝo de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la 1-a plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la partio, aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia en diversaj lokoj de la mondo atentas plu pri la kongreso. Ili organizas diversajn aktivadojn aŭ skribas leterojn al la radio, esprimante siajn opiniojn pri la kongreso kaj la estonteca disvolvo de Ĉinio.

Antaŭ nelonge diversaj kluboj de aŭskultantoj de la urdua elsendo de Ĉina Radio Internacia spontane organizis kunvenojn por prezenti novaĵon koncernajn al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. En la pakistana urbo Muzaffargar, prezidanto de la Klubo de Aŭskultantoj sinjoro Muhammad Isshad kune kun 5 lokaj grandaj kluboj organizis kunvenon kun la temo babili pri la kongreso, kaj ĉirkaŭ 100 homoj ĉeestis al la kunveno.

De la lastaj tagoj aŭskultantoj de la hispana elsendo de Ĉina Radio Internacia sinsekve skribas leterojn. Ili alte taksas la raporton, faritan de Hu Jintao en la kongreso. Urugvaja aŭskultanto Nibia Padron sendis al la radio retmesaĝon. Ŝi diris, ke la raporto de Hu Jintao profunde impresis ŝin, precipe la enhavoj pri plibonigo de popola vivteno kaj antaŭenpuŝo de la harmonia disvolvo de la socio, ĉar tio plene enkorpigas la celon de KPĈ servi al la popolo. Perua aŭskultanto Feliberto Ortiz Boccardo diris, ke en la raporto ĝenerala sekretario Hu Jintao menciis konstruadon de ekologia civilizacio, tio signas, ke Ĉinio klopodas solvi la problemon pri kunarkoda disvolvo de la ekonomio kaj naturaj resursoj, kaj tiu ĉi ago ne nur favoras efektivigon de la daŭrigebla disvolvo de Ĉinio, sed ankaŭ antaŭenpuŝos konvenan utiligon de tutmondaj resursoj kaj protekton al la ekologia medio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040