Antaŭ nelonge en Pekino fermiĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. De la lastaj tagoj diversaj rondoj de la socio okazigas kunsidon por lerni la spiriton de la kongreso.
La 23-an de oktobro, la Ĉina Asocio de Demokratia Nacia Konstruado, unu el 8 nekomunistaj partioj en Ĉinio, okazigis kunsidon. Cheng Siwei, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Ĉina Asocio de Demokratia Nacia Konstruado, diris, ke kiel unu el la partioj partoprenantaj la sistemon de plurpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo, gvidatan de KPĈ, la Ĉina Asocio de Demokratia Nacia Konstruado devas zorge lerni kaj efektivigi la spiriton de la kongreso, plenumi siajn funkciojn pri inspekto kaj politika interkonsiliĝo kaj elmeti efektivigeblajn opiniojn kaj proponojn al diversnivelaj komitatoj de KPĈ kaj la registaro. |