china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Transmaraj amaskomunikiloj atentas pri pafiĝo de ĉina lun-sonda satelito Chang'e n.1
(GMT+08:00) 2007-10-25 10:26:23

Vespere de la 24-a de oktobro Ĉinio sukcese pafis la unuan lun-sondan sateliton Chang'e n.1 kaj komencis la mallongdistancan observadon al astroj ekster la Tero. Tio vekis atenton de la internacia socio. Tiutage amaskomunikiloj de iuj landoj faris raporton pri tiu ĉi evento.

La itala novaĵ-agentejo Ansa faris raporton per la artikolo Ĉinio sukcese lanĉis la unuan lun-sondan sateliton. Ĝi citis la novaĵon, aperigitan de la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao: "Sukcesa lanĉiĝo de la satelito Chang'e n.1 havas tre gravan signifon por altigi la ĉinan prestiĝon en la internacia socio kaj fortigi la nacian solidarecon."

La korearespublika novaĵ-agentejo Yonhap diris en sia raporto, ke sukcesa pafiĝo de la satelito Chang'e n.1 realigis la mil-jaran revon de la ĉina nacio, manifestis la repotenciĝon de la ĉina nacio kaj ankaŭ pliigis la fierecon de la ĉina popolo pri ĉinaj atingoj el la scienca kaj teknika disvolviĝo.

En la 11-a de oktobro la retejo de la malajzia ĵurnalo Nanyang Siang Pau komencis la sinsekvan raporton pri tiu ĉi evento. En multaj artikoloj ĝi prezentis la ĉinan atingon, ke post la disvolviĝo en pli ol 50 jaroj Ĉinio jam havas la kapablon praktiki spacflugon kaj fari sateliton.

Rusaj novaĵ-agentejoj, televidstacioj, ĵurnaloj kaj aliaj mediatoj faris raportojn pri lanĉiĝo de la ĉina satelito Chang'e n.1. Iuj faris komentojn kaj aperigis bildojn. La rusa televidstacio ORT diris, ke la tago, en kiu Ĉinio sukcese lanĉis la sateliton Chang'e n.1, fariĝis festo de la ĉina popolo.

La usona ĵurnalo The New York Times diris, ke de la lastaj jaroj la ĉina spaciala tekniko rapide progresas, tio altiris atenton de la internacia socio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040