Ĉinio rapide disvolvos asekurojn pri agrikulturo, respondeco, pensio, sano kaj aliaj gravaj operacioj.
La 25-an de oktobro la ĉina Asekura Reguliga Komisiono anoncis, ke oni devas persisti pri reformado kaj kreado en asekuro kaj profundigi plu la reformadon de la asekura sistemo por kompletigi tiun ĉi servon.
Wu Dingfu, prezidanto de la komisiono, diris, ke oni devas preni la popol-orientiĝon kiel la disvolvan direkton de asekuro kaj bone trakti la rilatojn inter rapida disvolvo kaj risko, ekonomia efikeco kaj socia respondeco kaj inter la servado al riĉula klaso kaj al malriĉaj amasoj. |