china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina satelito Chang'e n. 1 ne bezonas plu mez-vojan revizion kaj rekte flugos al celata loko sur luno
(GMT+08:00) 2007-11-04 17:24:49
Laŭ informo el la ĉina spaciala centro en Pekino la 3-an de novembro, oni ne faros plu la planitan mez-vojan revizion al la ĉina unua lun-sonda satelito Chang'e n. 1, kaj la satelito rekte flugos al la celata loko sur la luno laŭ la nuna orbito. La centro faros la unuan luno-alproksimiĝan bremson al la satelito ĉirkaŭ la 10-a horo de la 5-a de novembro.

La spaciala centro konigis, ke la 2-an de novembro la centro faris la unuan orbitan mez-vojan revizion al la satelito, kaj atingis precizecon, sekve la mez-voja revizio laŭplane farota en la 4-a de novembro ne necesos plu. Laŭ plano la satelito bezonas la mez-vojan revizion trifoje. Tio markas, ke la korelativa tekniko de Ĉinio jam atingis la novan nivelon.

La 3-an de novembro, intervjuate de raportisto, s-ro Luan Enjie, ĝenerala komandanto de la ĉina lun-sonda programo, diris, ke la 5-an de novembro la satelito Chang'e n. 1 atingos la celatan lokon sur la luno, kaj nun ĝi funkcias bone kaj stabile.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040