Je la 11-a horo kaj 37 minutoj de la 5-a de novembro, la ĉina unua lun-sonda satelito Chang'e n. 1 sukcese plenumis la unuafojan luno-alproksimiĝan bremson, kaj glate eniris en la ĉirkaŭ-lunan orbiton. Tio metis firman bazon por la scienca sondado de la nomita satelito, samtempe markas, ke la ĉina spaciala tekniko havas novan progreson.
La 6-an kaj la 7-an de novembro, la ĉina spaciala centro ankoraŭ faros la luno-alproksimiĝan bremson dufoje, por ke la satelito glate eniru en la laboran orbiton kaj komencu sian sciencan sondadon. |