La 13-an de novembro, Andris Piebalgs, eŭropunia komisionano pri energio, diris, ke Eŭropa Unio faras ampleksan kunlaboron kun Ĉinio pri energio kaj klimata ŝanĝiĝo.
Respondante demandon pri la kunlaboro inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio pri energio, Andris Piebalgs, ĉeestanta al la 20-a Monda Prienergia Konferenco en Romo, diris: "Ni faras kunlaboron kun Ĉinio, unue pri purecaj energioj, precipe pri la teknologio de karbonaj akiro kaj konservado. Pro la graveco respondi al la prienergia defio, ni ankaŭ okazigis ampleksan dialogon rilate al prienergia sekureco. Por Eŭropa Unio, la plej grava kunlaboro kun Ĉinio estas tiu pri respondo al la klimata ŝanĝiĝo.
Li diris, ke Eŭropa Unio esperas profundigi la kunlaboron kun Ĉinio pri energio kaj klimata ŝanĝiĝo, antaŭpuŝi la internacian socion al komuna kono, preventi pluan ŝanĝiĝon de la klimato kaj konstrui la daŭrigeble disvolvan mondon. |