La 14-an de novembro en la tutmonda forumo pri komerca pensio, Wu Dingfu, prezidanto de la ĉina Asekura Reguliga Komisiono, diris, ke la ĉina asekuro akumulis rezervan fonduson de 1 500 miliardoj da juanoj por la pensia garantio de popol-amasoj.
Wu Dingfu diris, ke asekuro ludas la rolon de kreinto en la aldona pensia asekuro, kaj la rento de kolektiva pensio, liverata de asekuro, estas la ĉefa maniero de ĉinaj entreprenoj por la aldona pensia asekuro; en la lasta jaro oni enspezis premiumon de 38,9 miliardoj da juanoj. |