china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Ĉinio publikigis lunsurfacan bildon senditan de satelito Cheng'e n. 1
(GMT+08:00) 2007-11-26 12:38:18

Antaŭtgmeze de la 26-a de novembro la ĉina Ŝtata Spaciala Buroo publikigis lunsurfacan bildon, unuafoje senditan de la ĉina lun-sonda satelito Chang'e n. 1. Tio signas plenan sukceson de la ĉina unua lun-sonda projekto.

La publikigita bildo rivelas la lunan surfacon, larĝan je ĉirkaŭ 280 kilometroj kaj longan je ĉirkaŭ 460 kilometroj, inter 83 ĝis 57 gradoj de la orienta longitudo kaj 70 ĝis 54 gradoj de la suda latitudo. La regiono, indikita sur la bildo, troviĝas sur la luna altaĵo, tie troviĝas koliziite formiĝintaj kavoj kun malsamaj dimensioj, formoj kaj strukturoj.

Tiutage en Pekino okazis ceremonio por publikigo de la bildo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis al la ceremonio kaj faris parolon. Li diris, ke la ĉina lun-sonda projekto estas la tria mejloŝtono en la ĉina spaciala aktivado post lanĉiĝo de artefarita satelio kaj kunhoma spacflugo; pro la plena sukceso de la ĉina unua lun-sonda projekto Ĉinio jam enviciĝis inter la malmultaj landoj, kiuj kapablas fari profundspacan sondon, tio spegulas, ke la ĉina nacia forto evidente fortiĝas kaj la sendependa kreado kaj sciencteknika nivelo senĉese altiĝas.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040