china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Plene sukcesis ĉina unua lunsonda projekto
(GMT+08:00) 2007-11-26 15:20:35

La 26-an de novembro en la Pekina Spaciala Regcentro okazis solena ceremonio, en kiu oni publikigis lunsurfacan bildon, unuafoje senditan de la ĉina unua lunsonda satelito Chang'e n. 1. Tio signas plenan sukceson de la ĉina unua lunsonda projekto. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao inaŭguris la bildon. Bonvolu aŭskulti detalan raporton!

"Mi alvenis, ho Luno. Laŭ ĉina mito Chang'e vizitis lunan palacon antaŭ miloj da jaroj. Hodiaŭ, mi, la satelito Chang'e n. 1, vizitas vin, kaj salutas vin reprezentante la ĉinan popolon: Saluton, Luno!"

Karaj aŭskultantoj, tio, kion vi ĵus aŭskultis, estas parolo kaj kanto, senditaj de la ĉina unua lunsonda satelito Chang'e n. 1 en la luna orbito fore de la Tero je 380 mil kilomteroj.

La satelito estis lanĉata la 24-an de oktobro kaj atingis la lunan orbiton en la 5-a de tiu ĉi monato. Post orbitaj provoj la satelito komencis la lunan sondon. La publikigita bildo estas farita de stereografia fotilo kunportata en la satelito kaj plenumita post traktado de surtera apliksistemo. Ĝi estas bonkvalita kaj tute konformas al la dezajne postulata.

Laŭ konigo, la bildo rivelas la lunan surfacon, larĝan je ĉirkaŭ 280 kilometroj kaj longan je ĉirkaŭ 460 kilometroj, inter 83 ĝis 57 gradoj de la orienta longitudo kaj 70 ĝis 54 gradoj de la suda latitudo. La regiono, indikita sur la bildo, troviĝas sur la luna altaĵo, tie troviĝas kolizie formiĝintaj kavoj kun malsamaj dimensioj, formoj kaj strukturoj.

Hodiaŭ en la ceremonio ĉina ĉefministro Wen Jiabao inaŭguris la bildon kaj faris gratulan parolon. Li diris: "La lunsonda projekto estas la tria mejloŝtono en la ĉina spaciala aktivado post la lanĉiĝo de artefarita satelio kaj kunhoma spacflugo; pro la plena sukceso de la ĉina unua lunsonda projekto Ĉinio jam enviciĝis inter la malmultaj landoj, kiuj kapablas fari profundspacan sondon, tio spegulas, ke la ĉina nacia forto evidente fortiĝas kaj la sendependa kreado kaj sciencteknika nivelo senĉese altiĝas, kaj havas tre gravan praktikan signifon kaj profundan historian signifon por altigi la ĉinan internacian pozicion kaj fortigi la nacian koherecon."

Laŭ konigo, la satelito Chang'e n. 1 laboros ankoraŭ en unu jaro por plenumi la lunsondon. Ĝi akiros lunsurfacan tridimensian bildon, analizos kemiajn elementojn, specojn kaj enhavojn de materioj de la luna surfaco, sondos la lunan grundon kaj esploros medion de la ter-luna spaco je 40 mil ĝis 400 mil kilomteroj fore de la Tero.

En la ceremonio Wen Jiabao diris, ke la plena sukceso de la unua lunsonda projekto liveras bonajn kondiĉojn por la plua esplorado. Li elmetis konkretajn postulojn por la venonta projekto. Li diris: "Unue, oni devas zorge resumi spertojn el la unua lunsonda projekto, ĉar tio povas meti bonan bazon por la venonta projekto kaj liveri spertojn al aliaj gravaj sciencaj projektoj; due, oni devas bone efektivigi la laborojn pri orbita administro de la satelito kaj transmisio, traktado, analizado kaj aplikado de donitaĵoj, por plenumi la difinitan sciencan celon; trie, oni devas elesplori avangardajn atingojn per la akiritaj donitaĵoj, mobilizinte diversajn sciencajn resursojn en la tuta lando; kvare, oni devas intensigi starigon de la dua lunsonda projekto por frue efektivigi la sekvan celon."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040