La 27-an de novembro, ĉina konstanta delegito en UN Wang Guangya reasertis, ke Ĉinio persistas en la porpledo pri politika solvo de la darfura problemo per dialogo kaj interkonsiliĝo.
Posttagmeze de tiu tago, la Sekureca Konsilio de UN okazigis plenan kunvenon kaj faris publikan debaton pri politika procezo de darfura regiono kaj progreso de kuna agado de UN kaj la Afrika Unio. Wang Guangya montris en sia parolo, ke Ĉinio ĉiam pledas por politike solvi la darfuran problemon per dialogo kaj interkonsiliĝo surbaze de respekto al suvereneco kaj teritoria integreco de Sudano. Ĉinio firme subtenas ekvilibre antaŭenpuŝi la "du-orbitan" strategion de politika intertraktado kaj pacprotekta dispozicio kaj atendas, ke la interkonsiliĝa kaj kunlabora mekanismo de la sudana registaro, Afrika Unio kaj UN ludos kernan gvidan rolon. |