china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao: Ĉinio kaj Japanio plene utiligu dialogan sistemon
(GMT+08:00) 2007-12-02 16:48:57

La 2-an de decembro en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun japana eksterafera ministro Masahiko Komura, ĉeestanta al la 1-a ĉina-japana ekonomia dialogo. Wen Jiabao esperas, ke Ĉinio kaj Japanio plene utiligu la dialogan sistemon por efektivigi longdaŭre stabilan kaj sanan disvolvon de la komercaj rilatoj inter la du landoj.

Wen Jiabao esprimis gratulon al sukcesa okazigo de la ekonomia dialogo. Li diris, ke venontajare estos la 30-a datrevno de la Ĉina-Japana Pactraktato, tial la du landoj devas teni la ŝancon, fortigi interfluon kaj kunlaboron kaj kune klopodi por efektivigi la celon de paca kunekzisto, longdaŭra amikeco, reciprokutila kunlaboro kaj kuna disvolviĝo.

Masahiko Komura diris, ke Japanio volas antaŭenpuŝi plu procezon de la japana-ĉina ekonomia dialogo kaj akceli senĉesan disvolvon de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj inter la du landoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040