Vespere de la 4-a de decembro, fermiĝis konferenco de ekster-aferaj ministroj de najbaraj landoj de Sudano en Sharm El-Sheik de Egiptio. UN kaj Afrika Unio kune emfazis, ke la najbaraj landoj de Sudano ludas gravan rolon por realigi pacon de Darfuro.
Speciala sendito de UN pri darfura problemo Jan Eliasson apelaciis ĉesigi armitan konflikton en Darfuro kaj bonigi regionan situacion por realigi pacon.
Speciala sendito de Afrika Unio pri darfura problemo Salim Ahmed Salim diris, ke por solvi darfuran krizon Egiptio kaj aliaj najbaraj landoj de Sudano faris multe da laboro inter la sudana registaro kaj la kontraŭregistaraj organizoj. Li esprimis, ke kvankam estas komplika la situacio, tamen la koncernaj flankoj devas krei bonan etoson por akceli disvolviĝon de paco de Darfuro. Li emfazis, ke nun la plej grava estas tio, ke ĉiuj kontraŭregistaraj organizoj unuecigu starpunkton, atingu interkonsenton kaj komencu pacan intertraktadon. |