La 8-an de decembro, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsliliĝa Kongreso Jia Qinglin intervidiĝis kun prezidanto de Administrantaro de japana Liberal-Demokratia Partio Nakai Toshihiro.
Jia Qinglin diris, ke nun estas bonaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. La du flankoj devas kapti la ŝancon, teni kaj fortigi interfluon inter altrangaj gvidantoj de la du landoj, fortigi reciprokan konfidon pri politiko, profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, fortigi interfluon de homoj, bone solvi sentivajn problemojn kaj antaŭenpuŝi rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio disvolviĝi antaŭen.
Toshihiro esprimis, ke fortigo de interfluoj inter la du popoloj estas grava por longtempa disvolviĝo de la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. |