Antaŭ nelonge oni komencis elektrizi fervojon inter Pekino kaj Tianjin, la unuan altnivelan pasaĝerotransportan linion en Ĉinio.
La fervojo, longa je 115 kilomteroj, funkcios la 1-an de la venonta majo. Ĝi estas konstruata kiel grava kompletiga projekto por la Pekinaj Olimpikoj. Post kompletiĝo sur la fervojo veturos trajnoj kun la interpempo de 3 minutoj, tiam la veturado inter la du urboj bezonos nur ĉirkaŭ 30 minutojn. |