Shao Qiwei, direktoro de la ĉina Ŝtata Turisma Administracio, diris en Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou, ke Ĉinio forte disvolvos turismon en la okcidenta landparto.
La 21-an de decembro en Guiyang okazis laborkunveno pri turismo, en kiu Shao Qiwei diris, ke pro praktikado de la ŝtata strategio pri disvolvo de la okcidenta landparto, bazaj instalaĵoj, ekologia konstruado kaj mediprotekto kompletiĝas kaj turismaj kondiĉoj pliboniĝas; turisma disvolvo de la okcidenta landparto renkontos tre maloftan ŝancon en la venonta periodo. |