china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Japana ĉefministro Fukuda Yasuo finis viziton al Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-12-30 16:42:29

Posttagmeze de la 30-a de decembro, japana ĉefministro Fukuda Yasuo finis sian 4-tagan oficialan viziton al Ĉinio kaj per speciala aviadilo forlasis la ĉinan urbon Jinan al Japanio.

En Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj aliaj gvidantoj respektive intervidiĝis aŭ interparolis kun Fukuda Yasuo. La du flankoj vaste kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj pri komune atentataj internaciaj kaj regionaj problemoj kaj unuanime konsentis akceli la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio disvolviĝi al nova periodo.

Dum la vizito, la ĉina kaj la japana flankoj akiris la unuanimecon, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao vizitos Japanion en la venonta jaro, ĉina ŝtata ĉefo unuafoje vizitos Japanion de la lastaj 10 jaroj. La dulandaj gvidantoj ankaŭ atingis novan komunan konon pri la problemo de Orient-ĉina Maro.

Fukuda Yasuo reasertis la japanan starpunkton pri la problemo de Taiwan, li esprimis, ke la japana flanko nek faros "du Ĉiniojn" aŭ "unu Ĉinion kaj unu Taiwan", nek subtenos "taiwan-an sendependigon", nek subtenos taiwan-an "aliĝon" al UN, nek subtenos "plebisciton de taiwan pri aliĝo al UN". Fukuda Yasuo ankaŭ esprimis, ke la japana flanko pledas por serioze introspekti la doloran historion. Japanio persistas en marŝo sur la vojo de paca disvolvo kaj esperas establi la rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio alfrontantajn la estontecon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040