china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto
(GMT+08:00) 2007-12-31 18:30:22

En la 30-a de decembro, la ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televid-tacio, novjaran mesaĝon por 2008, titolitan "Kune akceli noblan aferon de homaro pri paco kaj evoluo", esprimante novjaran gratulon al samlandanoj en Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Aomen-a Speciala Administra Regiono kaj Taiwan, al transmaraj ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj al diversalandaj amikoj tra la tuta mondo.

Hu Jintao diris en sia mesaĝo, ke en la jaro 2007 nova ŝanĝiĝo okazis en la mondo kaj Ĉinio gajnis novan progreson. Li emfazis, ke la jaro 2008 estas tre grava por la ĉina popolo. Ĉinio solene celebros la 30-jariĝon de la reformado kaj malfermo.

Hu Jintao montris, ke en la nuna tempo la internacia situacio ĝenerale stabilas, tamen la neekvilibreco de la tutgloba ekonomio pli serioziĝas kaj la internacia sekureco pli komplikas. Ĉinio alte tenos la standardon de paco, evoluo kaj kunlaboro, senŝanceliĝe iros sur la vojo de paca disvolvo, ĉiam senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, klopodos plu por antaŭenpuŝi demokratiigon de la internaciaj rilatoj kaj tion, ke la ekonomia tutmondiĝo disvolviĝu en la direkto de ekvilibro, ĝenerala favoro kaj komuna venko.

Fine li esprimis, ke Ĉinio varme bonvenigas sportistojn el diversaj landoj al partopreno en la someraj olimpikoj kaj paralimpikoj kaj diversalandajn amikojn al Ĉinio por spekti la du solenaĵojn.

Karaj aŭskultantoj, post la novaĵoj, bonvole ĝuu la novjaran mesaĝon de nia ŝtata prezidanto Hu Jintao. Ĉi-momente, ankaŭ mi, Mirinda, sendu en la nomo de la tuta Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia, novjaran bondeziron al vi ĉiuj, niaj karaj samideanoj: "Feliĉon, sanon, sukceson kaj daŭran kunlaboron kun ni en la nova jaro!"

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040