china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Miksa pacprotekta trupo de UN kaj Afrika Unio oficiale transpreni pacprotektan taskon en Darfuro
(GMT+08:00) 2008-01-01 16:11:36

La 31-an de decembro, 2007, estis oficiale aranĝita la miksa pacprotekta trupo de UN kaj Afrika Unio en Darfuro por transpreni pacprotektan taskon en Darfuro anstataŭante pacprotektan trupon de Afrika Unio.

Tiutage la transdona ceremonio okazis en ĉefstabejo de miksa pacprotekta trupo en El Fasher, la ĉefurbo de Norda Darfuro.

Komuna speciala delegito de UN kaj Afrika Unio en Darfuro Rodolphe Adada esprimis en la ceremonio, ke la aranĝo de miksa pacprotekta trupo utilas por bonigi sekurecan situacion de Darfuro kaj krei bonan etoson por intertrakte solvi la darfuran problemon.

Tiutage ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj prezidanto de Komitato de Afrika Unio Alpha Oumar Konare kune sendis leteron al la miksa pacprotekta trupo kaj esprimis, ke UN kaj Afrika Unio decidis aranĝi plej elitan trupon en Darfuro por efike plenumi la pacprotektan mision. En la letero Ban Ki-moon kaj Konare apelaciis, ke tiuj landoj, kiuj promesis sendi armeanojn kaj policanojn al miksa pacprotekta trupo, plirapide realigu la promeson.

Delegito de la sudana registaro kaj estro de Norda Darfuro reasertis publikigante parolon, ke por realigi pacon de Darfuro la sudana registaro plenumos la interkonsenton kaj la konprenemon atingitan kun UN kaj Afrika Unio pri miksa pacprotekta trupo kaj liveros necesan subtenon kaj helpon al la miksa trupo.

Tiutage usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron por esprimi bonvenigon, ke la miksa pacprotekta trupo de UN kaj Afrika Unio oficiale transprenis pacprotektan mision en Darfuro tiutage.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040