Okaze de nova jaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao iris al norda municipo Tianjin por viziti kaj konsoli bazajn oficistoj kaj popolamasojn. Reprezentante la Centran Komitaton de KPĈ kaj la Ŝtatan Konsilantaron Hu Jintao donis sinceran saluton kaj deziron al la tutlanda popolo.
Hu Jintao vizitis loĝkvartalon, helpan centron al laboristoj, maljunulejon kaj bazaron por esprimi zorgadon al la popolanoj.
Hu Jintao esprimis, ke la ĉina registaro jam prenis serion da rimedoj por bonigi loĝan kondiĉon kaj kuracan kondiĉon de malriĉuloj, protekti provizadon de merkato, protekti kaj bonigi la vivon de la popolo kaj akceli socian harmonion. Li ankaŭ esprimis, ke oni devas disvolvi la ĉinan tradicion por respekti maljunulojn, forte disvolvi aferon pri maljunuloj kaj doni plimulte da zorgado al maljunuloj. |