La 17-an de januaro en ĉina sudokcidenta urbo Guiyang, okazis la 5-a Ĉina-Usona Strategia Dialogo. Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Dai Bingguo kaj usona ŝtata vicsekretario John D. Negroponte kune prezidis la dialogon. La dialogo daŭras du tagojn, la du flankoj profunde interŝanĝos opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj komune zorgataj.
La Ĉina-Usona Strategia Dialogo startis en aŭgusto de 2005 laŭ komuna kono atingita de ŝtatestroj de la du landoj. |