La 20-an de januaro, la ĉina plej granda novaĵ-agentejo, Xinhua-Novaĵ-Agentejo publikigis artikolon dirante, ke esence progresis reformado de ĉina kultura mekanismo.
La artikolo diras, ke en 2003 Ĉinio funkciigis provpunktan laboron de la reformado, per akcelado de mekanisma reformado de ŝtataj negocaj kulturaj institucioj, Ĉinio kulturis amason da kulturaj entreprenoj, kiuj respondecas pri propraj administrado, decidoj, profitoj kaj perdoj. Laŭ neplena statistiko, nun en Ĉinio, 86 libro-eldonejoj, 25 eldonejoj de aŭdo kaj video, 11 ŝtataj filmaj produktejoj kaj 23 filmaj korporacioj finis mekanisman reformadon, kaj aperis grandaj kulturaj entreprenoj kaj grupoj, kiuj havas relative potencan kernan konkurencforton kaj relative grandan interfluan forton.
En 2006, la aldona valoro, realigita de ĉina kultura industrio, superis 510 miliardojn da juanoj, okupis 2,45% de la ĉina totala enlanda produktovaloro. |