Laŭ informo, antaŭ nelonge en Pekino estro de ĉina Ŝtata Turisma Buroo Shao Qiwei konigis, ke en 2007 la totala enspezo de ĉina turismo unuafoje superis mil miliardojn da juanoj.
En tutlanda turisma laborkunveno por 2008 Shao Qiwei diris, ke en 2007 la nombro de turistoj, kiuj eniris en Ĉinion, superis 130 milionojn da homfojoj, pli multe je pli ol 5% ol en 2006, la turisma fremdvaluta enspezo suepris 41 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je pli ol 20% ol en 2006, kaj Ĉinio tenis plu la lokon de monde 4-a granda lando akceptanta turistojn, kiuj eniris en Ĉinion. |