Glata konstruado de sportejoj por Pekinaj Olimpikoj |
|
(GMT+08:00) 2008-01-29 10:02:19 |
La 28-an de januaro, vicurbestro de Pekino kaj komandanto de la Komandejo de Konstruado en 2008 sinjoro Chen Gang diris, ke por kontentigi la bezonadon de konkursoj de la 29-aj Olimpikoj, Pekino devas konstrui 31 konkursejojn kaj 45 trejnejojn. Escepte de la Nacia Stadiono, baldaŭ finkonstruota, la konstruado de aliaj 30 konkursejoj kaj 44 trejnejoj estas plenumita.
Li diris, ke Pekino realigas la promeson "ŝpareme organizi Olimpikojn". La investo al la 31 konkursejoj estas malpli ol 13 miliardoj da juanoj. |