La 28-an de januaro, en Pekino fermiĝis 2-taga 7-a kunveno de 21-aJarcenta Komitato de Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.
Ĉefministro de ĉina Ŝtata Konsilantaro Wen Jiabao kaj japana ĉefministro Yasuo Fukuda sendis gratulajn leterojn al la kunveno. La komitatanoj de la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri praktikado de frukto de vizito de Fukuda al Ĉinio, protektado de sukceso de la vizito de Hu Jintao al Japanio kaj la rilatoj inter la du landoj. Ili resumis frukton pri boniĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj prezentis antaŭvidajn kaj konstruivajn proponojn pri la rilatoj inter la du landoj. |