china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Portempe paŭzis interna milito en Ĉadio
(GMT+08:00) 2008-02-05 15:47:10
La 4-an de februaro, Nĝameno, ĉefurbo de Ĉadio, estis relative kvieta post 2-taga furioza batalado. Posttagmeze de la 3-a de februaro, kontraŭregistara armita forto sin retiris kaj ne plu lanĉis grandskalan atakon. Vespere de la 3-a de februaro, la ĉadia registaro deklaris sukceson en subpremo de la ribelo. Sed la kontraŭregistara armita forto esprimis, ke ĝi faris nur "teknikan retiriĝon" kaj refoje faros atakojn.

La 4-an de februaro, surstrate de Nĝameno multaj registaraj soldatoj faris patroladon kaj ĉie videblis armeaj veturiloj. Surstrate ankoraŭ troviĝis kadavroj. Konstruaĵoj de ŝtata radio kaj grandaj merkatoj estis serioze detruitaj. Lokaj civiluloj povas aŭdi helikopterojn de la registara armeo flugi super la kapo kaj eĉ eksplodigajn sonojn de tempo al tempo. Civiluloj en Nĝameno kaj apudaj regionoj grandnombre translokiĝis al landlimo inter Ĉadio kaj Kamerunio, timante, ke la kontraŭregistara forto lanĉos novan atakon. Laŭ diveno de Kamerunio, landlima gubernio Kousseri akceptis preskaŭ 15 000 ĉadiajn rifuĝintojn, se ne paroli pri aliaj lokoj.

La 4-an de februaro, farinte interkonsiliĝon pri la ĉadia situacio, la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklaron de prezidanto kaj forte kondamnis, ke la kontraŭregistara armita forto de Ĉadio perforte detruas stabilecon. La deklaro ankaŭ apelacias, ke membrolandoj de la konsilio liveru al la ĉadia registaro helpon laŭ postuloj de la ĉadia registaro kaj laŭ rimedoj konformaj al la ĉarto de UN. La 3-an de februaro, Mahamat Adoum, ĉadia konstanta delegito en UN, prezentis peton al la Sekureca Konsilio de UN, celante serĉi "ĉiajn helpojn" por fini la krizon.

Analizistoj opinias, ke la deklaro de la Sekureca Konsilio de UN liveris oportunecon por Francio kaj aliaj intereso-koncernatoj interveni en la ĉadian konflikton. La franca registaro ĉiam emfazas, ke Francio devas plenumi pacprotekton "sub rajtigo de UN aŭ Afrika Unio" anstataŭ sin impliki en internan konflikton de iuj landoj. Sed Francio, la antaŭa metropolo de Ĉadio, ne volante forlasi grandajn interesojn kaj influon en Ĉadio, ĉiam serĉas eksteran intervenon en la ĉadian situacion. Franca prezidento Nicolas Sarkozy esprimis, ke gajninte aprobon de la Sekureca Konsilio de UN, la franca armeo faros "pli rektan intervenon" en la ĉadian situacion. Nuntempe francaj batalaviadiloj faras patroladon ĉe landlimo inter Ĉadio kaj Sudano por preventi la tiel nomatan "alilandan invadon". Cetere, pacprotekta trupo de EU kun 3 700 armeanoj, ĉefe francaj, pretas plenumi pacprotekton en taŭga tempo.

Usono esprimis subtenon al aktiva interveno de la franca registaro en la ĉadian situacion. Usona konstanta delegito en UN diris, ke Francio havas juĝon kaj gvidon en la ĉadia problemo kaj "se Francio decidus fari pli da agoj, la Sekureca Konsilio de UN subtenus ĝin."

Laŭ koncerna rezolucio de Afrika Unio kaj la Sekureca Konsilio de UN, Libio kaj Kongolo sinsekve sendis specialajn delegitojn, celante fari interpacigon kaj solvi la ĉadian konflikton per pacaj rimedoj. Krome, ankaŭ alilandaj trupoj eble garnizonos en Ĉadio en la proksima estonteco kaj helpos al la ĉadia registaro monitori la situacion.

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040