china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio bonvenigas Printempan Feston en katastrofo de pluvneĝo kaj frosto
(GMT+08:00) 2008-02-06 16:56:24

La 6-a de februaro ĉi-jare estas la antaǔtago de la ĉina tradicia Printempa Festo. De tiu tago ĉinoj havas sian semajnan feriadon kaj celebras tiun ĉi plej solenan tradician feston per diversaj manieroj.

Laǔ tradicio, dum la Printempa Festo ĉinoj kutime kuniĝas kun la familianoj. Tamen pro tio, ke en la meza tagdeko de la lasta monato partaj regionoj en suda Ĉinio trafis severan katastrofon de pluvneĝado kaj frosto, la trafikado kaj transportado en tiuj lokoj estis serioze influataj. Milionoj da homoj estis retenitaj survoje al la hejmloko. Sub la komuna klopodado de diversaj flankoj, la trafikado kaj transportado en tiuj lokoj iom post iom restariĝis. Plejpartaj vojaĝantoj retenitaj pro la neĝa ŝtormo jam revenis al siaj hejmlokoj kaj rekuniĝis kun siaj familianoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040