china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Popolamasoj de plagitaj lokoj en suda landparto gaje pasigas feston
(GMT+08:00) 2008-02-09 16:59:23
Dum la Printempa Festo, en la sud-ĉiniaj lokoj plagitaj de la neĝkatastrofo ardas la festa atmosfero kaj enhavo-riĉas la kultura vivo de popolamasoj.

En la urbo Chengzhou de la provinco Hunan, kiu suferis la seriozan naturan katastrofon, celebre al la Printempa Festo, centoj da popolanoj, sin vestinte per buntkoloraj kostumoj, spontanee prezentis la drako-dancon, leon-dancon kaj tamburadon sur kvartalaj placoj, kaj pluraj artistaj ensembloj faris la prezentadon de diversaj programeroj sur stratoj. Okazis ankaŭ ekspozicio de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, kaj lokaj kinejoj per la mempretigita generatoro projekciis filmojn al popolamasoj.

En Kantono, laboristoj el aliaj lokoj, kiuj ne povas reveni al sia hejmloko pro la neĝkatastrofo, pasigis la neordinaran Printempan Feston. Invitite ili ekskursis al lokaj pitoreskejoj kaj ricevis belajn memoraĵojn.

En Guangxi, Guizhou kaj aliaj plagitaj lokoj, la popolamasoj gaje pasigas la feston per vizito al la templa foiro, spekto de kant-danca prezentado, senpaga ekskurso al parkoj kaj aliaj kulturaj aktivadoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040